Tago de la Lingva Movado ভাষা আন্দোলন দিবস | |
---|---|
La monumento Ŝahid-Minar memorfestas tiujn, kiuj mortis dum la tumultoj de la 21-a februaro 1952.
| |
festotago | |
Oficiala nomo | bengale ভাষা আন্দোলন দিবস (Bhasha Andolôn Dibôs) |
Alia nomo | bengale ভাষা শহীদ দিবস (Bhasha Shôhid Dibôs) |
Festata | bangaloj kaj bengala-parolantoj en Barato kaj dise en la mondo |
Speco | Nacia |
Kutimoj kaj tradicioj | Flaglevado, paradoj, kantado de patriotaj kantoj, la Amar Bhaier Rokte Rangano, paroladoj de la Prezidanto kaj de la Ĉefministro, distraj kaj kulturaj programoj. |
Koneksas kun | Internacia Tago de la Gepatra Lingvo |
La Tago de la Lingva Movado (bengale ভাষা আন্দোলন দিবস Bhasha Andolôn Dibôs), ankaŭ nomata Tago de la Ŝtata Lingvo aŭ Tago de la Martiroj de la Lingvo (bengale শহীদ দিবস: Shôhid Dibôs), estas nacia ferio de Bangladeŝo okazanta ĉiujare la 21-an de februaro.
Ĝi omaĝas la movadon por bengala lingvo kaj ties martirojn kaj la severe subpremitajn protestojn por rekoni la bengalan kiel nacia lingvo de Bangladeŝo. Dum la tago, oni aranĝas seminariojn diskutantajn kaj antaŭenigantajn la bengalan kiel la ŝtata lingvo de Bangladeŝo.
UNESKO elektis la 21-an de februaro kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo por protekti lingvan diversecon kaj inkluzivecon kaj antaŭenigi «plurlingvan edukadon bazitan sur la gepatra lingvo aŭ la unua lingvo».[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search